Ĉina plej alta leĝdona instanco komencos jaran sesion en 22a de majo

(GMT+08:00) 2020-04-29 14:51:26     Redaktoro:Xiao

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) malfermos sian trian jarsesion en Pekino la 22an de majo. La decido estis adoptita merkrede en regula sesio de la Konstanta Komitato de la NPK, kiu okazis de la 26a ĝis la 29a de aprilo.

La tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco komenciĝos la 21an de majo.

La rekomendo estis farita en lastatempa kunveno okazigita de la Prezidanto-Konsilio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin