Rusio alte taksis rusa-ĉinan kunlaboron en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-29 19:26:25     Redaktoro:Xiao
Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris marde, ke la rusa flanko alte taksas la rusa-ĉinan kunlaboron en la batalo kontraŭ la kronvirua pandemio.

Li diris tion, responde al demando de raportisto el Ĉina Komunikila Grupo post la Eksterordinara Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj, kiu estis okazigita per videoligo.

Lavrov diris, ke en la komenca periodo de la kronvirusa eksplodo en Ĉinio, Rusio liveris al la ĉina urbo Wuhan aron da provizaĵoj. Li diris, ke la rusaj materialoj iagrade helpis la batalon de Ĉinio kontraŭ la epidemio. Li diris, ke Ĉinio efike bridis la epidemion en tre mallonga tempo, kaj nun ĝi aktive helpas al Rusio bridi disvastiĝon de la viruso. Li akcentis, ke kiel la ŝtatestroj de la du landoj kelkfoje emfazis lastatempe, la du landoj plifortigos sian strategian partnerecon de kunordigo en diversaj kampoj. Li aldonis, ke sub la nuna situacio, ankaŭ la batalo kontraŭ la viruso estas grava kampo de la duflanka kunlaboro, ĉar la viruso estas komuna minaco alfrontata de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin