Suferantoj de sama malsano havas malsamajn sortojn

(GMT+08:00) 2020-04-29 20:16:16     Redaktoro:Xiao
La nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj en Usono superis milionon. Malantaŭ la cifero estas pensiga fenomeno: evidentiĝas neegaleco inter etnaj grupoj kaj dividiĝo de sociaj tavoloj. Suferantoj de la sama malsano havas malsamajn sortojn.

Donitaĵoj publikigitaj de Los-Anĝeleso, Ĉikago, Detrojto, Milvokio kaj Vaŝingtono montris, ke la infektkvanto de nigruloj estas pli alta ol tiu de aliaj etnogrupoj. La 27an de aprilo ŝtatestro de Nov-Jorkio Andrew Cuomo diris, ke la ŝtato faris antikorpan provon al 7 500 homoj; blankuloj okupis 57,1% de la nombro kaj 8,9% de ili prezentis pozitivan reakcion; hispandevenaj usonanoj okupis 17,7% kaj 32% de ili montriĝis pozitivaj; afrikdevenaj usonanoj okupis 14,1% kaj 16,9% de ili estis pozitivaj; azidevenuloj okupis 8,8% kaj 14,6% de ili estis pozitivaj. Tiuj diferencoj indikis, ke neegaleco inter etnogrupoj en Usono plievidentiĝas kaŭze de la influo de la kronvirusa epidemio.

En la komenca periodo de la epidemio, ordinaraj usonanoj tre malfacile povis ricevi kronvirusan provon, dum famaj sportistoj kaj aktoroj tre facile akiris tion. Iu raportisto demandis usonan prezidenton Donald Trump, ĉu iuj havas privilegion por la provo. Li respondis, ke eble tio ja estas la sorto, ĉar tio iam okazis. La respondo, kiu estigis bruojn inter la publiko, pli klare komprenigas al homoj la profundiĝantan dividiĝon de sociaj tavoloj en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin