Ĉina ĉefministro telefone konversaciis kun prezidanto de Eŭropa Komisiono pri kontraŭepidemia kunlaboro

(GMT+08:00) 2020-04-30 14:18:29     Redaktoro:Xiao
Ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone interparolis kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen merkrede, kaj ambaŭ flankoj promesis akceli kunlaboron por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Li diris, ke fronte al la tutmonda disvastiĝo de la epidemio, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) subtenas kaj helpas unu la alian. Sub la nunaj cirkonstancoj, Ĉinio volas kunigi la manojn kun la EU por disvastigi la spiriton de solidareco kaj akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron pri prevento kaj regado de la epidemio kaj pri ekonomia revigliĝo.

Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la EU plu donos sekurecan garantion al la ĉinaj ŝtatanoj en Eŭropo. Li atentigis, ke la viruso ne havas landlimojn, kaj Ĉinio kaj la EU ambaŭ rekomendas multflankismon. Li aldonis, ke la EU pozitive respondis al la iniciatoj de la UN kaj la Monda Organizo pri Sano pri efektivigo de internacia kunlaboro por batalo kontraŭ la epidemio.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun la EU por aktive partopreni en la esploro, disvolvado kaj produktado de vakcinoj, drogoj kaj diagnozaj reagantoj kaj doni subtenon al tiuj regionoj, kie la publiksanaj sistemoj estas malfortaj.

Von der Leyen diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la EU kaj Ĉinio subtenis intensan kunordigon por venki la malfacilaĵojn. Ŝi diris, ke la respondo al la tutmonda pandemio postulas solidarecon kaj kunordigon de ĉiuj landoj de la mondo. La EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por kune batali kontraŭ la epidemio, rekomenci iom post iom la ekonomian disvolviĝon kaj efektivigi internacian kunlaboron pri esploro kaj disvolvado de vakcinoj kaj drogoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin