Elstara ĉina tradicia kulturo prezentis sian ĉarmon meze de pandemio

(GMT+08:00) 2020-04-30 15:48:34     Redaktoro:Xiao

"La senhomaj stratoj en Wuhan signifas subtenojn de ĉiuj loĝantoj konforme al la gvidado de la registaro. Dum la prevento kaj regado de la pandemio, la ĉina popolo prezentis mirindan komunan agadforton kaj kunlaboran spiriton," Bruce Alyward, altranga konsilisto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, tiele diris kiam li faris la surlokan enketon en la fino de februaro,.

En liaj okuloj, la origino de la forto por rapide preventi kaj regadi la pandemion en Ĉinio venas el gvidado kaj aranĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Ĉinio havas longan kaj elstaran tradician kulturon, kiu prezentas ĉarmon meze de la pandemio. Vizaĝe al la krizo, la ĉina popolo faris malfacilajn laborojn por kontraŭbatali la pandemion. Laŭ iliaj opinioj, personaj interesoj devas obei la publikajn.

Kion signifas la ĉina elstara tradicia kulturo? Prezidanto Xi klarigis, ke ĝi estas "Geno de Ĉina Nacio", "Sango de Nacia Kulturo" kaj "Spirita Vivdaŭro de Ĉina Nacio".

Ni vidas, ke la ĉina tradicia kulturo silente sed forte antaŭenpuŝas la progreson de batalo kontraŭ la pandemio. En la pasintaj tri monatoj, la internacia komunumo atingis konsenton, ke la ĉina repideco, ĉina skalo kaj ĉina efiko estas tipaj faktoroj por gajni la batalon kontraŭ la pandemio.

Xi multfoje montris en sia parolado, ke de post eksplodo de la epidemio, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio donis altan atenton al ĝi kaj ĉiam priorientigas protekton de la vivsekureco kaj sano de la popolo.

Ĉina ambasadoro en Usono Cui Tiankai emfazis dum intervjuo, ke la ĉina registaro ĉiam priorientigas protekton de la vivosekureco kaj sano de la popolo, precipe maljunuloj, malsanuloj kaj malriĉuloj.

Elstara tradicia kulturo estas bazo de disvolviĝo por ĉiuj ŝtatoj kaj nacioj. Estontece, surbaze de la ĉina elstara tradicia kulturo, la ĉina popolo kaj la ĉina nacio stabile kaj firme disvolviĝos, kaj klopodos atingi difinitajn disvolvajn celojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin