Kiom da faktoj estas kaŝitaj de Usono?

(GMT+08:00) 2020-04-30 18:46:41     Redaktoro:Xiao
En la lastaj tagoj la gazeto Los Angeles Times raportis, ke la plej nova raporto pri nekropsio montris, ke en Kalifornio jam aperis mortokazo rilateakun la novkronvirusa malsano en la 6a de februaro. Sed tri semajnojn poste la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj oficiale raportis la unuan mortokazon.

Kiam aperis la epidemio en Usono? Kelkaj usonaj politistoj multfoje ĵetis kulpon sur Ĉinion, sed la plej frua mortokazo en Usono ne havis registron pri vojaĝo. Loka administranto Jeff Smith citis informon de la loka Centro pri Regado kaj Preveno de Malsanoj diris, ke tie eble okzis komunuma disvastiĝo en decembro de 2019.

Pli kaj pli multaj atestoj prezentis, ke la apero de la novkronvirusa malsano estis pli frua ol la oficiale publikigita tempo. Ĉu la usona registaro vere ne sciis la enlandan disvastiĝon? Kiom da homoj estis infektitaj de la viruso? Ĉu usonaj datumoj estas vere travideblaj? Ĉu Usono kaŝis la verajn informojn de pandemio? Kial usona registaro neglektis en la batalo kontraŭ la epidemio, sed aktive ĵetas kulpon sur Ĉinion foje refoje?

Serioj de demandoj altiras pli kaj pli da atentoj en Usono.

La ĵurnalo New York Times raportis ke en januaro ĉijare, usona kuracistino Helen Chu avertis pri la pandemio kaj raportis testrezultojn al rilataj aŭtoritatoj, sed bedaŭrinde ŝi estis minacita.

Krome, Usono komencis kaŝi informojn. La usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj haltigis publikon de datumoj rilataj al testoj kaj mortoj en la komenco de marto.

Sed scienco malkovras la veron. En la lastaj tagoj la ĵurnalo New York Times publikigis enketan rezulton, ke kvinono de la nov-jorkia loĝantaro havas antikorpojn de la nova kronviruso. La infektkvanto estas pli alta ol en Wuhan, kiu estis nomata la fonto de la viruso fare de kelkaj usonaj politistoj.

Kiel la unika potenco en la mondo, Usono devas tuj komenci epidemiologian enketon anstataŭ kulpigi Ĉinion.

Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS), tutmonde pli ol 200 000 mortojn pro la novkronvirusa malsano estis raportitaj al la organizo ĝis mardo. Usono okupis la unuan lokon sur la panelo de la MOS per la plej granda nombro de 49 170 mortoj. Usona politisto devas doni klarigon ne nur al la usona popolo, sed ankaŭ al la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin