Fokusoj de la Semajno (Maj. 01)

(GMT+08:00) 2020-05-01 16:10:06     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

BRICS-landoj marde vespere konsentis intensigi kunlaboron en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

La konsento estis atingita en la Eksterordinara Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj per videoligo, kiun prezidis rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj ĉeestis ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, brazila ministro pri eksteraj rilatoj Ernesto Araujo, hinda ministro pri eksterlandaj aferoj S. Jaishankar kaj sud-afrika ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro Naledi Pandor.

Wang, kiu estas ankaŭ ŝtata konsilanto, alvokis la landojn fari la ĝustan alvokon kaj ĝustan aferon, ĉar la kronviruso submetis vivojn kaj sanon de popoloj tra la mondo al grava minaco. Li diris, "Ni devas rekomendi multflankismon kaj la manieron de konsiliĝo kaj kunlaboro por dividi profitojn en regado." Li instigis la landojn plifortigi kunordigon de makroekonomiaj politikoj kaj daŭrigi kunordigon por konservi sekuran kaj glatan funkciadon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio volas akceli interŝanĝon de informoj kaj spertoj kun BRICS-landoj kaj konduki komunan esploron kaj ekspluaton de drogoj kaj vakcinoj surbaze de reciproka respekto pri suvereneco kaj naciaj kondiĉoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris marde, ke la rusa flanko alte taksas la rusa-ĉinan kunlaboron en la batalo kontraŭ la kronvirua pandemio.

Li diris tion, responde al demando de raportisto el Ĉina Komunikila Grupo post la Eksterordinara Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj, kiu estis okazigita per videoligo.

Lavrov diris, ke en la komenca periodo de la kronvirusa eksplodo en Ĉinio, Rusio liveris al la ĉina urbo Wuhan aron da provizaĵoj. Li diris, ke la rusaj materialoj iagrade helpis la batalon de Ĉinio kontraŭ la epidemio. Li diris, ke Ĉinio efike bridis la epidemion en tre mallonga tempo, kaj nun ĝi aktive helpas al Rusio bridi disvastiĝon de la viruso. Li akcentis, ke kiel la ŝtatestroj de la du landoj kelkfoje emfazis lastatempe, la du landoj plifortigos sian strategian partnerecon de kunordigo en diversaj kampoj. Li aldonis, ke sub la nuna situacio, ankaŭ la batalo kontraŭ la viruso estas grava kampo de la duflanka kunlaboro, ĉar la viruso estas komuna minaco alfrontata de la homaro.

Ĉinio malfermis interretan platformon por liveri al tutmondaj sciencistoj kaj la publiko anglalingvajn patentajn informojn rilatajn al la nova kronviruso.

Retejaj vizitantoj povas legi pli ol 7 000 pecojn da ĉinaj kaj alilandaj patentaj informoj rilataj al epidemia prevento, ĉefe en la kampoj de drogoj, diagnozaj reagantoj, medicinaj ekipaĵoj, protektaj produktoj, medicinaj desinfektaĵoj, traktado de forĵetaĵoj, artefarita intelekto kaj aplikado de grandaj datumoj. Aliro al la retejo estas senpaga.

La platformo, kiun lanĉis la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto, estis kune disvolvita de la Ĉina Centro pri Patentaj Informoj kaj la Centro pri Kunlaboro en Patenta Ekzamenado (Pekino), du oficejoj sub la la administracio.

Ĝi ankaŭ liveras al sciencistoj kaj esploraj institucioj raportojn pri analizaj datumoj pri la plej novaj patentaj atingoj en la esploro pri la nova kronviruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin