Xi: Ĉinio firme subtenas batalon de Ĉeĥio kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-01 14:18:47     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio firme subtenas la batalon de Ĉeĥio kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi diris al ĉeĥa prezidento Milos Zeman en telefona konversacio, ke Ĉinio volas dividi informojn kaj sperton pri bridado de la kronvirusa epidemio kun la ĉeĥa flanko per duflankaj kanaloj kaj la mekanismo pri kunlaboro inter Ĉinio kaj la centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

La ĉina ŝtatestro emfazis, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco, kiu travivas feliĉon kaj malfeliĉon kune, precipe kiam ĝi alfrontas pandemion. Ĉinio volas labori kun Ĉeĥio kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por aktive efektivigi komunajn preventajn kaj regadajn rimedojn por bridado de la disvastiĝo de la viruso, plifortigi makroekonomian politikan kunordigon samtempe, kune trakti la defiojn al la tutmonda ekonomio alportitajn de la kronvirusa eksplodo, kaj firme protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj ankaŭ la bazajn normojn de internaciaj rilatoj.

Zeman diris, ke Ĉinio sukcese bridis la kronvirusan epidemion kaj ĝia ekonomio montris bonajn perspektivojn por disvolviĝo. Li ankaŭ esprimis dankon al Ĉinio pro livero de valoraj subteno kaj helpo al Ĉeĥio en la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la amikeco inter la du landoj enradikiĝis, kaj la du popoloj havas amikajn sentojn unu al la alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin