Ĉinio promesis pluan subtenon al Peruo en batalo kontraŭ pandemio

(GMT+08:00) 2020-05-01 14:22:25     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris al sia perua paralelulo Martin Vizcarra ĵaŭde en telefona konversacio, ke Ĉinio firme subtenas la peruan registaron kaj ĝian popolon en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj plu donos subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo.

Dum la interparolo, Xi diris, ke fronte al la kronvirusa epidemio, la ĉina flanko ĉiam persistis en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj ĝustatempe dividis la epidemiajn informojn kun landoj kaj la Monda Organizo pri Sano por antaŭenigi internacian kunlaboron kontraŭ la malsano.

Xi diris, ke nun la epidemio disvastiĝas en latin-amerikaj landoj kaj la kabriba regiono inkluzive de Peruo, kaj ke Ĉinio firme subtenas la peruan registaron kaj ĝian popolon en la batalo kontraŭ la epidemio kaj plu liveros subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo.

Vizcarra diris, ke Peruo kaj Ĉinio ĝuas bonajn rilatojn, kun daŭre disvolviĝantaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la investo de ĉinaj entreprenoj antaŭenigis infrastrukturan konstruadon kaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon en Peruo. Peruo volas preni la okazon de la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la venonta jaro kiel oportunon por plifortigi la duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin