Xi salutis tutlandan laborantan popolon antaŭ Unua de Majo

(GMT+08:00) 2020-05-01 14:25:30     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde respondis leteron de la dungitaro de granda privata serva kompanio, esprimante salutojn al ili kaj aliaj laborantoj tra la lando antaŭ la Unua de Majo, la tago de la internacia laborista solidareco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, laŭdis la diligentan laboron de la dungitoj de la Grupo Yuanfang en la ĉina centra provinco Henan, kiuj restis en siaj laboroj kiel purigistoj kaj proprietaĵaj administrantoj okaze de la kronvirusa epidemio, kiam li respondis leteron skribitan de la estro de la kompanio nome de la dungitaro.

Xi diris, ke grandeco devenas de la ordinareco. De la frontliniaj medicinaj laborantoj kaj tiuj, kiuj partoprenis en prevento kaj regado de la epidemio, ĝis sanitaraj laboristoj, ekspedistoj kaj laboristoj produktantaj kontraŭepidemiajn provizaĵojn, multaj laborantoj faris kontribuojn sur siaj postenoj, kunigante forton por venki la epidemion.

Xi instigis ĉiujn laboristojn firmigi memfidon kaj resti iniciatemaj por kontribui pli multe al la bridado de la epidemio kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin