Liu Xiaoming: Ĉinio estas viktimo de epidemio, sed ne produktanto de viruso

(GMT+08:00) 2020-05-01 14:31:47     Redaktoro:Xiao
La ĉina ambasadoro al Britio diris, ke Ĉinio estas viktimo de la kronvirusa epidemio, sed ne fonto de la problemo. Li rifuzis senbazajn konspirajn teoriojn disvastigitajn de iuj okcidentaj landoj, precipe Usono.

Liu Xiaoming diris marde dum intervjuo kun la televida programo HARDtalk de la Brita Brodkasta Kompanio, ke ĝi estis trovita en Ĉinio kaj en multaj aliaj lokoj, kiuj tute ne havas rilatojn kun Ĉinio. Do oni ne devas montri sian fingron al Ĉinio pri la kronvirusa eksplodo, ĉar Ĉinio faris sian plejeblon.

En la intervjuo, Liu klarigis plurajn disputajn punktojn rilatajn al Ĉinio pri la kronvirusa temo inkluzive de la origino de la viruso kaj diversaj akuzoj pri kaŝado.

Liu unue rifuzis la aserton, ke la ĉina urbo Wuhan estas la origino de la kronvirusa eksplodo, ĉar tio ankoraŭ estas diskutebla, dirante, ke tio devas esti scienca demando.

Liu diris, "Mi opinias, ke la viruso unue estis malkovrita en Wuhan, Ĉinio, sed mi ne povas diri, ke ĝi originis de Wuhan, ĉar mi lasas ĝin al la sciencistoj." Li aldonis, ke li legis raportojn pri kazoj rimarkitaj aliloke ekster Ĉinio multe pli frue ol la unua raportita kazo en Wuhan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin