Dek demandojn Usono devas klare respondi al la mondo

(GMT+08:00) 2020-05-01 16:04:31     Redaktoro:Xiao
1. La transformado de bird-gripa viruso subite rekomenciĝis pasintjare, kaj kial Usno poste silentis?

2. La Usona Armeo-Medicina Esplora Instituto pri Infektaj Malsanoj (USAMRIID) estis paŭze fermita. Kio estas la vero malantaŭ tio?

3. La usona Departemento pri Sano kaj Publikaj Servoj aranĝis scenaron pasintjare, kiu estis simila al la eksplodo de COVID-19. Ĉu ĉi tio estas nur koincido?

4. Usonaj informaj respondeculoj avertis pri kronvirusa krizo jam en la pasinta novembro. Kial la averto estis ignorita?

5. Inter la raportitaj mortoj pro gripo en Usono, ĉu Usono povas klarigi kiom da kazoj estis infektitaj per COVID-19?

6. Kiam la nova kronviruso unuafoje aperis en Usono? Ĉu komunuma transmisio de la kronviruso komenciĝis pli frue ol raportite?

7. Kiel Usono akiris la virusajn tigojn tiel frue por komenci la unuan homan provon de vakcino kontraŭ COVID-19?

8. Kial la usona registaro diris, ke la epidemio ne estas serioza, sed ĝiaj oficialuloj private forvendis akciojn?

9. Por kio usonaj fakuloj ne estas permesitaj diskuti pri COVID-19 publike?

10. Kian esploradon oni faras en la usonaj transmaraj biologiaj laboratorioj? Kial Usono neniam malkovris tion al la ekstero?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin