Oficialulo faris la anoncon vendrede en gazetara konferenco, dirante, ke la strategioj pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio estos tiel ĝustigitaj. La provinco faris la decidon, post kiam ĝi raportis neniun novan konfirmitan kronvirusan kazon dum 27 sinsekvaj tagoj ekde la 4a de aprilo.
Ĉinio havas kvar-nivelan sistemon pri respondo al publiksanaj krizokazaĵoj, kiu decidas, kiujn rimedojn ĝi efektivigos, kaj la unua nivelo estas la plej serioza.