La ĉina popolo estas veraj herooj por kontraŭbatali pandemion

(GMT+08:00) 2020-05-01 18:11:06     Redaktoro:Xiao

Hodiaŭ estas la tago de la internacia laborista solidareco. Meze de la pandemio, ĉijare tiu ĉi tago havas specialan signifon. En la pasintaj tri monatoj, Ĉinio forte kontraŭbatalis la novan kronviruson kaj nuntempe la batalo jam akiris gravan strategian rezulton. 1,4 miliardoj da ĉinoj estas veraj herooj malantaŭ la sukceso.

Komence de la pandemio, ĉina prezidanto Xi Jinping nomis la batalon Popola Milito. Xi multfoje montris en sia parolado, ke de post eksplodo de la epidemio, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio donis altan atenton al ĝi kaj ĉiam priorientigas protekton de la vivsekureco kaj sano de la popolo. Xi ĵaŭde respondis leteron de la dungitaro de granda privata serva kompanio, esprimante salutojn al ili kaj aliaj laborantoj tra la lando antaŭ la Unua de Majo, la tago de la internacia laborista solidareco. Xi laŭdis la diligentan laboron de la dungitoj de la Grupo Yuanfang en la ĉina centra provinco Henan, kiuj restis en siaj laboroj kiel purigistoj kaj proprietaĵaj administrantoj okaze de la kronvirusa epidemio, kiam li respondis leteron skribitan de la estro de la kompanio nome de la dungitaro. Xi diris, ke grandeco devenas de la ordinareco. De la frontliniaj medicinaj laborantoj kaj tiuj, kiuj partoprenis en prevento kaj regado de la epidemio, ĝis sanitaraj laboristoj, ekspedistoj kaj laboristoj produktantaj kontraŭepidemiajn provizaĵojn, multaj laborantoj faris kontribuojn sur siaj postenoj, kunigante forton por venki la epidemion.

Ĉinio havas eminentan tradician kulturon kun longa historio, kiu prezentas ĉarmon meze de la pandemio. Vizaĝe al la krizo, la ĉina popolo faris malfacilajn laborojn por kontraŭbatali la pandemion. Laŭ iliaj opinioj, personaj interesoj devas obei la publikajn.

En la pasintaj tri montoj, pli ol 40 mil medicinistoj iris al Hubei-provinco kaj partoprenis en la batalo kontraŭ la pandemio.

En 65 mil komunumoj, pli ol 4 milionoj da komunumaj laboristoj faris laborojn pri testado, kontrolado kaj helpo.

En la Popola Milito, ĉiuj estas partoprenantoj. 1,4 miliardoj da ĉinoj pene ludas proprajn rolojn por kontraŭbatali la pandemion, la ĉina popolo estas veraj herooj. Iliaj rakontoj helpos la internacian komunumon pli bone kompreni kiel Ĉinio venkis la batalon kontraŭ la pandemio.

Bruce Alyward, altranga konsilisto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke volontuloj staras ĉe la frontlinio por protekti Ĉinion kaj la tutan mondon. La revuo Time diris, ke multaj familioj vizaĝos manĝaĵajn problemojn kaj al malsanuloj mankos medicinaj provizaĵoj, se ekspedistoj ne normale laboras.

Danke al ampleksaj kaj rigoraj rimedoj prenitaj de la registaro kaj la solidareco de la tuta lando, Ĉinio gajnis grandan sukceson en la batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano. Laboro kaj ĉiutaga vivo renormaliĝas en Ĉinio.

 Ĝis la 14a de aprilo, 99% de ĉefaj industriaj entreprenoj en Ĉinio jam komencis produktadon, kaj la proporcio de iliaj laboristoj revenintaj al postenoj atingis 94%. Ĝis la 15a de aprilo, 84% de ĉinaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj revenis al normala stato.

Estontece, surbaze de la ĉina elstara tradicia kulturo, la ĉina popolo kaj la ĉina nacio stabile kaj firme disvolviĝos, kaj klopodos atingi difinitajn disvolvajn celojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin