Kiel ĉinaj kulturaj valoroj helpis al Ĉinio iri el epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-01 21:57:30     Redaktoro:邱杰明

La valoroj de la ĉina tradicia kulturo kun historio de kelkmil jaroj kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj ludis tre gravan rolon en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Unue, mi volas akcenti, ke la ĉina popolo montris altan moralan spiriton sur la socia nivelo aŭ familia nivelo. Estis tre grave, ke la popolo unuiĝis kiel granda familio kaj kunigis fortojn. Samtempe estis ankaŭ milionoj da sporadaj familioj, kiuj sukcese levis harmonian kaj kolektivan spiriton kaj subtenis reciprokan respekton.

Due, en la ĉina tradicia kulturo estas grava elemento, nome respekti pliaĝulojn kaj zorgi pri infanoj. Tio estas tre grava valoro kaj povas esti trovita en konfuceanismo, taoismo kaj aliaj ĉinaj klasikaĵoj. En praktiko la valoroj estas subteni altan respekton kaj zorgon al pliaĝuloj, gepatroj kaj parencoj. Estis tre evidente, ke pacientoj de la kronvirusa malsano, precipe la maljunaj, estis rapide resanigitaj.

Trie, estis ankaŭ patriotismo de la ĉina popolo. Fronte al malfaciloj, la ĉinoj solidariĝas kiel unu kaj povas esti rapide mobilizitaj. Tio estas la ĉinaj kulturaj valoroj: granda mobilizkapablo kaj solidareco kontraŭ iu ajn minaco el la ekstero.

Estas tri sukcesaj ekzemploj en la praktiko de la kulturaj valoroj. Unue, estas tri generacioj kutimne en ĉiu ĉina familio: geavoj, gepatroj kaj infanoj. Ĉiuj membroj observas la principon de respekto al pliaĝuloj kaj zorgo pri infanoj, harmonia kunekzisto kaj respekto al ĉiu individuo. La dua ekzemplo estas, ke prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang ordonis la provincon Hubei kaj ĝian ĉefurbon Wuhan konstrui portempajn hospitalojn por kuraci pacientojn ene de du semajnoj, kaj ĉi-lastaj plene efektivigis la ordonon. Estas neniu alia lando povas tiel rapide kaj efike reagi. La tria ekzemplo estas, ke la ĉina popolo sukcese efektivigis rimedojn fermi la urbon Wuhan, pli grandan ol Moskvo, en tre malfacilaj kondiĉoj, malgraŭ oponaj voĉoj en retejoj kaj eĉ agoj subfosantaj regulojn.

La kulturaj valoroj, formitaj dum miloj da jaroj kaj enradikiĝintaj en la sango de la ĉina popolo, daŭre evoluis ĉe nuntempaj ĉinoj kaj enkorpiĝis en agadoj de la loĝantoj en Wuhan. Ĉiuj komprenis, ke tiuj ordonoj ne estas diskuteblaj precipe en tia kriza momento. Ĝuste pro tio la preventaj kaj regadaj rimedoj estis komplete efektivigitaj sen iom ajn hezito aŭ prokrasto. La ĉinaj kulturaj valoroj ludis tre gravan rolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin