MOS: COVID-19 ankoraŭ "publiksana krizokazaĵo de internacia zorgo"

(GMT+08:00) 2020-05-02 16:36:18     Redaktoro:Xiao

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la novkronvirusa pandemio restas "publiksana krizokazaĵo de internacia zorgo".

Tion diris Tedros vendrede en gazetara konferenco en Ĝenevo, Svislando.

Li aldonis, "Ni kuraĝigas landojn sekvi konsilojn de la Monda Organizo pri Sano, kiujn ni konstante revizias kaj renovigas, kiam ni lernas plimulte pri la viruso kaj plimulte pri la plej bonaj praktikoj de landoj en respondo al ĝi."

La ĝenerala direktoro faris la rimarkojn kiam la nombro de tutmondaj kronvirusaj infektoj superis 3,2 milionojn, kun pli ol 233 000 mortoj, kaj pli ol miliono da pacientoj resaniĝis, laŭ la statistikoj liveritaj de la usona Universitato Johns Hopkins.

Tedros ankaŭ anoncis, ke la Eŭropa Unio (EU) okazigos konferencon en la venonta semajno por kolekti kapitalon por esplorado de kronvirusa vakcino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin