MOS reasertas naturecon de nova kronviruso en origino

(GMT+08:00) 2020-05-02 16:38:31     Redaktoro:Xiao

Vendrede la Monda Organizo pri Sano (MOS) reasertis, ke la nova kronviruso, kiu kaŭzis la pandemion, estas "natura en origino".

Michael Ryan, plenuma direktoro de Prisana Krizokaza Programo de la MOS, diris en virtuala gazetara konferenco en Ĝenevo, ke sciencistoj, kiuj studas la genomajn sekvencojn de la viruso, asertis "foje refoje, ke la viruso estas natura en origino".

Responde al demando en la gazetara konferenco, Ryan diris, ke por la MOS la reala demando estas, kio estas la natura gastiganto de ĉi viruso kaj kiel la bariero inter la besta kaj homa specioj estis rompita.

En la lasta monato la MOS diris, ke ĉiuj haveblaj pruvoj sugestis, ke la nova kronviruso havas bestan originon, kaj ĝi ne estas viruso "manipulata aŭ konstruata" en laboratorio aŭ ie.

En la 21-a de aprilo proparolanto de la MOS Fadela Chaib diris en gazetara konferenco, ke certe estas pera gastiganto, alia besto, kiu transmisiis la malsanon de vespertoj al homoj.

Ŝi promesis, ke la MOS bonvenigas ĉiujn landojn fari klopodojn por trovi la originon de la viruso, kaj konigis, ke pluraj laborgrupoj, inkluzive de ĉinaj specialistoj, aktive agas por trovi la originon de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin