Greka ambasadoro en Ĉinio: Frontante epidemion, landoj devas teni respondecon

(GMT+08:00) 2020-05-02 16:39:40     Redaktoro:Xiao
Lastatempe, la greka ambasadoro al Ĉinio, George Iliopoulos, diris en la intervjuo kun la raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke Ĉinio sciigis al Monda Organizo pri Sano pri la koncernaj informoj en la fruaj fazoj de la eksplodo, kaj Grekio atentis kaj preparis anticipe por pli bone trakti la enlandan eksplodon. Li emfazis ankaŭ, ke ĉiuj landoj en la mondo, precipe la ĉefaj potencoj, devas esti respondecaj, ili devas plifortigi kunlaboron inter registaroj kaj internaciaj institucioj kaj antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter spertuloj kaj esploristoj.

La ambasadoro diris, ke en la ĉina lingvo, "krizo" estas kaj danĝero kaj ŝanco. La epidemio kunigis Grekion kaj Ĉinion pli proksime. La registaroj kaj popoloj de la du landoj subtenis unu la alian. Grekaj civitanoj glate retiriĝis el Wuhan, la materialoj kontraŭ epidemio, aĉetitaj de greka registaro el Ĉinio estis liveritaj ĝustatempe. Krome, la ĉinaj registaro kaj entreprenoj lastatempe donacis multajn kuracajn proviza ĵojn al Grekio, kaj Grekio profunde dankas Ĉinion pro tio. 2021 estas la "Ĉina-Greka Kultura kaj Turisma Jaro". La jaro estas signifoplena por la homoj de ambaŭ landoj, ĉar tio estas la 200-a datreveno de la Greka Sendependa Milito kaj la 100-jariĝo de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Grekio esperas aktive partopreni en la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en novembro, kaj ankaŭ deziras, ke pli multaj ĉinaj entreprenoj investu en Grekio.

La ambasadoro atentigis, ke ĉi tiu krizo estas malfavora al ĉiuj, do ne devas esti venko aŭ perdo en la procezo por elimini la krizon. La plej grava afero estas, ke ĉiuj landoj en la mondo, precipe grandaj landoj, devas havi respondecon. Tio signifas, ke ĉiuj landoj devas unuiĝi kaj kunlabori por fortigi kunlaboron inter registaroj kaj internaciaj institucioj, antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter spertuloj kaj esploristoj, plifortigi informan travideblecon kaj interŝanĝon kaj redukti ekonomian malegalecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin