Ĉinaj fakuloj: kiam Serbio liberiĝos de la epidemio ni revenos hejmen

(GMT+08:00) 2020-05-03 12:24:09     Redaktoro:Ĝoja

Vintre la ĉina teamo atingis Serbion, nun printempo venas.

La ĉina medicina teamo de fakuloj fine de marto atingis Serbion kaj jam laboras en pli ol unu monato. La serba flanko donis altan aplaŭdon pri laboroj de la teamo kaj foje kaj refoje petis de la teamo plilongigi la restadon. La ĉina teamo diris, nur kiam la teamo helpos la serban flankon bone regi la epidemion tiam ĉinaj fakuloj povos trankvile reveni ĉinen. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

La 21-an de marto la ĉina medicina teamo atingis Serbion, kiam komenciĝis la epidemio de nova kronviruso en Serbio. Ĉinaj fakuloj tuj komencis laboron, baze taksis la epidemion kaj rapide donis proponojn inkluzive pliigon de kvanto de nukleacida ekzameno, konstruon de portempaj kuraccentroj kaj aranĝon de izolitejoj. Membro de la teamo kaj profesoro Xiong Yan, vicestrino de fako pri urĝa kuracado sub la Unua Hospitalo Dependa de Universitato Sun Yat-sen, diris, ke la serba flanko aktive akceptis iliajn proponojn kaj opiniojn. Ŝi diris:

"Ili tre bone aŭdis kaj akceptis niajn proponojn kontraŭepidemiajn, ankaŭ spertojn ĉinajn, kaj ili agas laŭ niaj proponoj. Laŭ ni serbaj kolegoj harmonie kaj unuanime agas kune kun ni, kaj pri tio ni estas kontentaj."

Ĉinaj kuracaj varoj kontinue atingis Serbion, kaj samtempe helpate de ĉinaj fakuloj serbaj kuracistoj kaj flegistoj aktive agadis laŭ ĉinaj spertoj, tial en sinsekvaj tagoj malpliiĝis la nombro de konfirmitaj kazoj de Serbio. Membro de la ĉina teamo s-ino Hou Cailan el Guangdong-a Popola Hospitalo diris, ke aperis bona tendenco en serbaj laboroj kontraŭ la epidemio, sed oni ankoraŭ devas esti singarda.

"Precipe en tiu ĉi semajno ni vidis la malpliiĝon de epidemio laŭ donitaĵo. Tial mi sentas, ke la epidemio estas bone regata. Tamen tiu ĉi tempo estas tre ŝlosila kaj oni devas sin teni atentovigla por estonto."

La ĉina medicina teamo adiaŭas al lokaj kuracistoj kaj flegistoj post esploro en serba ĉefurba sinteza hospitalo.

Ĉinaj fakuloj jam restas en Serbion 6 semajnojn kaj ili kontentas pri la nuna laboro kaj vivo.

"Ĝenerale niaj laboroj estas striktaj kaj altefikaj. Ni vizitis malsamajn urbojn kaj diferencajn hospitalojn. Dum kunlaboro kun lokaj kuracistoj kaj flegistoj mi sentas ilian entuziasmon. Laboro ĉi tie estas glata. La lokanoj tre bone zorgas pri nia tranoktado, manĝado kaj veturado."

Lastatempe petite de la serba registaro la ĉina medicina teamo reprokrastis la daton de reveno. Lin Bingliang, vicestrino de fako pri infektaj malsanoj sub la Unua Hospitalo Dependa de Universitato Sun Yat-sen, diris, ke ili sopiras la hejmlandon, sed pli forte esperas, ke la epidemio estos regita en Serbio, kaj nur tio trankviligos ilin. Li diris:

"La serba flanko foje kaj refoje petis plilongigon de nia restado, kio montras, ke ili konfirmas nian laboron kaj fidas nin. Tial ni decidis resti plurajn tagojn. Kompreneble ni sopiras la hejmlandon kaj familianojn, sed ni esperas kiel eble plej frue regi la epidemion en Serbio, tiel ni trankvile revenos."

Ĉinaj fakuloj donas konsilojn al serbaj kolegoj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin