Rusio registris novan tagan rekordon de 10 633 kronvirusaj kazoj

(GMT+08:00) 2020-05-04 15:22:28     Redaktoro:Pluveta

La rusa centro pri respondo al la kronvirusa malsano diris en deklaro, ke Rusio dimanĉe raportis novan tagan rekordon per 10 633 kronvirusaj kazoj konfirmitaj dum la lastaj 24 horoj, levante sian totalan nombron de konfirmitaj kazoj ĝis 134 687.

Donitaĵoj de la centro montris, ke Rusio ĝisdatigis sian tagan rekordon ĉiutage ekde la 30a de aprilo.

La deklaro diris, ke la nombro de mortoj pro la pandemio pliiĝis je 58 al 1 280 dimanĉe, dum 16 639 homoj resaniĝis, inkluzive de 1 626 en la lastaj 24 horoj.

Moskvo, la plej grave trafita regiono de la lando, konfirmis 5 948 novajn kazojn en la pasintaj 24 horoj, kaj la totala nombro kalkuliĝis al 68 606.

Laŭ la urbestro Sergei Sobyanin, rezultoj de kribrado inter diversaj loĝantaraj grupoj indikis, ke ĉirkaŭ du procentoj de la loĝantaro de Moskvo – 12,68 milionoj en januaro - eble infektiĝis per la nova kronviruso.

La rusa Ministerio pri Sano diris sabate en deklaro, ke estas neniu kialo opinii, ke la pandemia situacio stabiliĝis en la lando kaj reguloj pri sekureco povas esti ignorataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin