Kronviruso devenas de naturo laŭ esploro de sciencistoj

(GMT+08:00) 2020-05-04 15:33:33     Redaktoro:Pluveta

Post la eksplodo de la kronvirusa malsano iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj agis en koluzio, ignoris ĝeneralajn sciojn kaj pufreklamece laŭdadis komplotan teorion, kiu diras, ke "origino de la viruso rilatas al wuhan-a instituto pri virusologio".

Samtempe kun tio granda nombro da mondaj sciencistoj kaj rilataj erudiciuloj sinsekve refutis la teorion laŭ rigora sinteno per profesiaj scioj kaj logika analizo. Ili kontinue montris neveron kaj truojn de la teorio kaj el la plej nova esploro pluapaŝe substrekis, ke la viruso devenas de la naturo.

La 30-an de aprilo laŭ la loka tempo sur sia oficiala retejo oficejo de usona informsereva ĝenerala direktoro deklaris "konsenti la vastan komunan konon de sciencaj rondoj, nome la nova kronviruso estis nek produktita de homoj nek reformita gene."

Lastatempe proparolantino de Monda Organizo pri Sano diris, ke popularas komplotaj kaj falsaj teorioj pri origino de kronviruso, tamen konataj atestiloj montras, ke la viruso devenas de besto, plejprobable de vesperto, ne estis farita en laboratorio.

Ankaŭ multaj medicinaj esplorejoj havas la saman opinion.

Laŭ raporto de Reuters la 17-an de aprilo laŭ la loka tempo la oficejo de franca prezidento publikigis deklaron dirante: "Ĝis nun neniu fakto atestas, ke la kronvirusa origino rilatas al laboroj de ĉina wuhan-a laboratorio."

Ankaŭ Anthony S. Fauci, usona plej bona specialisto pri infektaj malsanoj kaj estro de ŝtata esplorejo pri alergiaj kaj infektaj malsanoj sub usona Ŝtata Instituto pri Sano, diris, ke la geno de la viruso atestis, ke homoj estis infektitaj de la viruso el bestoj, ne laboratorio."

Laŭ raporto de usona novaĵ-retejo Business Inside en la 2-a de majo, Jonna Mazet, epidemiologisto de la Universitato Kalifornia, kiu laboris kaj faris trejnon kaj esploron en la wuhan-a instituto pri virusologio, opinias, ke plej multe ne eblas origino de la viruso en laboratorio, kaj la ĉefaj kialoj estas jenaj.

Unue, ekzempleroj ne kongruas kun la kronviruso; due, laboratorio plenumas rigoran interkonsenton pri sekureco; trie, la viruso estas la plej nova viruso eksplodinta inter kaj popolanoj kaj bestoj; kaj kvare, ordinaruloj estas pli facile infektitaj de vivantaj virusoj ol esploristoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin