Novaĵoj (Majo 05)

(GMT+08:00) 2020-05-05 16:24:44     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 5a de majo, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Usonaj falsaj akuzoj kontraŭ Ĉinio rivelas ĝiajn proprajn problemojn pri homaj rajtoj; Ĝenerala direktoro de la MOS diris, ke sukceso en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio dependas de egala protekto de ĉiu homo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Komento publikigita de la lunda eldono de la Popola Ĵurnalo kondamnis iujn usonajn politikistojn pri kalumnio al la batalo de Ĉinio kontraŭ la novkronvirusa epidemio per falsaj akuzoj de tiel nomata "atenco al homaj rajtoj".

La komento kun la subskribo de Zhong Sheng diris, ke la movo de Usono celas kovri ĝian propran kulpon, ke ĝi ne metis la vivojn de la popolo sur la unuan lokon nek povis bridi la epidemion en Usono,.

Plenforta klopodo por savado de vivoj estas profunde enradikiĝinta en la koro de la ĉina popolo, kio plene montriĝis en ĉiuflankaj klopodoj de Ĉinio por la batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Tamen sep usonaj senatanoj lastatempe sendis leteron al ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, malice kalumniante Ĉinion "pri ĝia plej misfama atenco al homaj rajtoj" dum la epidemio.

La senbazaj kritikoj ne estis eĥitaj de aliaj. John Ross, eksa direktoro de Ekonomia kaj Komerca Politiko de Londono, diris, ke Ĉinio havas "veran komprenon pri homaj rajtoj" kaj "la ŝlosila homa rajto estas vivi".

La rajto al vivo estas inter la plej bazaj homaj rajtoj enigitaj en la "Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj" de la UN.

La artikolo diris, ke la tiel nomata "atenco de homaj rajtoj" kreita de iuj usonaj politikistoj kun malica intenco estas ofendo al la bataloj de la ĉina popolo kontraŭ la epidemio.

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde, ke la fina mezuro de sukceso en batalo kontraŭ la nova kronviruso ne estos kiel rapide la iloj estos disvolvitaj, sed kiom egale ili povas esti distribuitaj.

Tedros faris la rimarkojn dum parolado en la malfermo de la interreta konferenco de la Eŭropa Unio (EU) pri la novkronvirusa malsano lunde posttagmeze. Li diris, ke estos neakcepteble, ke iuj homoj en la mondo estas protektataj, dum aliaj restas elmetitaj al la viruso.

Li rimarkigis, "Ĉi tio estas okazo ne nur por venki komunan malamikon, sed ankaŭ por forĝi komunan estontecon, en kiu ĉiuj homoj ĝuas rajton al la plej alta atingebla normo de sano."

Antaŭ dek tagoj, la MOS kaj la Eŭropa Komisiono kunokazigis la malferman ceremonion de tutmonda kunlaboro por akceli disvolviĝon, produktadon kaj egalan aliron al novaj diagnozoj, terapioj kaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano, kaj la lunda promesfara okazaĵo estas sekvaĵo al ĉi tiu klopodo.

Tedros diris en la konferenco, ke la mondo alfrontas senprecedencan krizon pri publika sano. Li aldonis, "ni havas pli bonan kapablon ol iuj homoj en la historio por alfronti ĝin."

La EU kaj ĝiaj partneroj okazigis internacian promesfaran konferencon lunde posttagmeze, celante kolekti 7,5 miliardojn da eŭroj en komenca fonduso por lanĉi tutmondan kunlaboron pri kronaviruso.

La Monda Organizo pri Sano diris lunde, ke Vaŝingtono liveris neniun ateston por subteni "suspektatan" aserton de usona prezidento, ke la nova kronviruso originis de ĉina laboratorio.

Direktoro pri krizokazaĵo de la MOS Michael Ryan diris en virtuala gazetara konferenco, "Ni ne ricevis datumojn aŭ konkretajn atestojn de la usona registaro pri la supozita origino de la viruso, do el nia vidpunkto, ĉi tio restas suspekta."

Sciencistoj kredas, ke la mortiga viruso saltis de bestoj al homoj kaj aperis en Ĉinio en la fino de la pasinta jaro, eble de la bazaro vendanta viandon de ekzotaj bestoj en Wuhan. Sed usona prezidento Donald Trump, ĉiam pli kritikema pri la ĉina traktado de la kronvirusa epidemio, pretendis havi ateston, ke ĝi komenciĝis en Wuhan-a laboratorio. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo dimanĉe diris, ke "granda nombro da atestoj" subtenas tiun aserton, kiun Ĉinio firme malkonfirmis.

Ryan diris, "Kiel ajna organizo bazita sur atesto, ni tre volas ricevi ajnajn informojn, kiuj raportas pri la origino de la viruso", kaj emfazis, ke ĉi tio estas "tre grava peco de informoj pri publika sano por estonteca regado." Li aldonis, "Se tiuj datumoj kaj atestoj estas haveblaj, la usona registaro decidos, kiam ĝi povus dividi ilin, sed por la MOS estas malfacile funkcii en informa vakuo tiurilate."

Fronte al severiĝanta situacio de la kronvirusa epidemio, pli kaj pli da kritikoj estas direktitaj al la registaro de usona prezidento Donald Trump. Sed Trump kaj liaj subtenantoj ne aŭskultis opiniojn de la publiko nek reĝustigis politikojn, sed deturnis la kulpon al la usona Kongreso, la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj. Lastatempe Ĉinio denove fariĝis celo de lia falskulpigo kaj estis akuzita pri konstruado de viruso en laboratorio.

La konspira teorio estas oponata de multaj mediatoj de la komenco. Lastatempe la usona novaĵ-retejo publikigis raporton de enketo "Sciencistoj ankoraŭ ne trovis atestojn pri tralikiĝo de la nova kronviruso el laboratorio en Wuhan, kaj la subtenantoj de Trump senbride disvastigas famojn". La raporto diris, ke la aserto, ke la nova kronviruso originis de laboratorio, estas konspira teorio, kaj iuj subtenas tiun ĉi vidpunkton tute pro politikaj interesoj.

La retejo raportis, ke lastatempe provokema kaj nekonfirmita teorio: la nova kroviruso originis de laboratorio en Ĉinio, estis rekomendita de la novaĵ-kanalo Fox kaj aliaj konservativaj mediatoj. Fox diris, ke la nova kronviruso plej eble originis de la Wuhan-a Virusologia Instituto, kaj asertis, ke paciento nul laboris en virusa laboratorio. La retejo BuzzFeed diris, ke la teorio havas grandan altiron por Trump kaj liaj subtenantoj, ĉar ĝi liveras propekan kapron.

Ĝuste pro tio, ke la registaro de Trump trovis la propekan kapron "la nova kronviruso originis de laboratorio", aperadis rilataj konspiraj teorioj sub la puŝado de iuj. Estas pli stranga versio, ke la kronviruo intence tralikiĝis kiel biologia armilo. La raporto de BuzzFeed diris, ke ĉiu el la konspiraj teorioj estis rapide refutita de sciencistoj.

Influa kronvirusa modelo farita de la Universitato de Vaŝingtono lunde reviziis sian prognozon, taksante pli ol 134 000 kronvirusajn mortojn en Usono ĝis aŭgusto. La modelo de la Instituto por San-Metriko kaj Taksado en la Universitato de Vaŝingtono prognozis 134 475 kronvirusajn mortojn ĝis la 4a de aŭgusto.

La Instituto por San-Metriko kaj Taksado diris en komunikaĵo, "Ĉi tiuj anticipoj estas konsiderinde pli altaj ol antaŭaj taksoj, reprezentante la kombinitajn influojn de ĝisdatigo de morta modelo kaj formale enigante la influon de ŝanĝiĝoj en movebleco kaj soci-distanciĝa politiko en disvastiĝan dinamikon."

Oni prognozis, ke Nov-Jorkio, Nov-Ĵerzeĵo, Pensilvanio, Masaĉuseco kaj Miĉigano havos la plej altan totalan nombron de kronvirusaj mortoj gis aŭgusto. La instituto diris, ke ĉi tiuj ŝtatoj ĝenerale estis inter tiuj kun la plej alta anticipo de kronvirusaj mortoj, tamen ĉiu el iliaj totalaj anticipitaj nombroj de mortoj pliiĝis je almenaŭ 2 000.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin