Necesas tutgloba kunlaboro por solvi influon de epidemio al ekonomio

(GMT+08:00) 2020-05-09 11:44:55     Redaktoro:Ĝoja
Post la eksplodo de la epidemio de kronvirusa malsano statistiko de aŭtoritato montras, ke Italio fariĝis unu el la landoj, kies ekonomio estis plej serioze akatita. Kiom da tempo daŭros la influo de la epidemio? Kiel Italio eliros la krizon? Giorgio Prodi, profesoro de itala universitato Ferrara pri ekonomiko intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo diris, ke la epidemio serioze influos la mondan ekonomion estonte, por solvi krizon necesas tutgloba kunlaboro, ne obstaklo. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Italio estas unu el la eŭropaj landoj, kie plej frue eksplodis la epidemio, ĝis la 3-a de majo la nombro de konfirmitaj kazoj proksimiĝis al 210 mil kaj okupis la 3-an lokon de la mondo. La nova "Monda Ekonomia Perspektivo", publikigita la 14-a de aprilo de la Monda Mona Fonduso montras, ke influita de la epidemio la itala ekonomio regresos je 9,1%, ankaŭ leviĝos senlaboreco de la lastjara 10% ĝis kurantjara 12,7%. Profesoro Prodi diris, ke pro la rigora "kvaranteno" en mallonga tempo estas plej serioze influitaj okupoj, kiuj bezonas interhomajn kontaktojn. Li diris:

"La plej evidenta problemo de Italio estas, ke turisma industrio inkluzive de la fako pri manĝado kaj trinkado okupas 13% de enlanda produkto, sed pro la epidemio ĝi preskaŭ fariĝis nulo. Multaj entreprenoj estas familiaj, tial aperos multaj problemoj. Oni malfacile antaŭkalkulos la mezperiodan staton, tamen nepras longa tempo por reprogresigi la italan ekonomion, ĉar por multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj mankas resursoj por adaptiĝo al longtempa regado kaj malrapida malfermiĝo."

Por solvi influon de la epidemio al ekonomio kaj garantii bazan vivon de la popolamasoj la itala registaro ellaboris multajn rimedojn, ĝis nun donis 750 miliardojn da eŭroj al la merkato, preskaŭ duonon de la nacia produkto. Itala ĉefministro Conte multfoje substrekis, ke necesas renovigi financajn instrumentojn kontraŭ la epidemio kaj eŭropaj civitanoj atendas eŭropan projekton. Laŭ Prodi plej gravas ĝustatempa divido de kapitaloj por helpo kaj en Italio kaj en Eŭropa Unio. Li diris:

"Troviĝas problemo de rapideco, en Italio la kapitaloj ne ĝustatempe atingis entreprenojn kaj familiojn, ankoraŭ necesas multaj laboroj. En Eŭropa Unio la Eŭropa Banko jam faris ĉion, kion ĝi povas fari, ankaŭ uzis ĉiujn instrumentojn. Sed estas komplikaj la statoj en la Komitato de EU kaj la Konsilio de EU. Oni ankoraŭ diskutas pri trakto kaj divido de resursoj, kio probable konsumos trezoran tempon."

Kadre de la tutmondiĝo neniu lando povas sendepende solvi problemojn. Kiam la kronvirusa malsano donis negativan influon al tutmondaj provizaj kaj produktaj ĉenoj, iuj landoj alprenis rimedojn por limigi komercon, iuj homoj eĉ opinias, ke estonte ne eblos monda ekonomio. Pri tio Prodi diris, ke kelkgrade la epidemio ŝanĝos estontan ekonomian strukturon, sed oni devas solvi problemojn el tutmondiĝo kadre de internacia komunumo kaj fermo de pordoj ne utilos al la estonta mondo. Li diris:

"Kelkgrade produktado revenos al regioniga divido, sed oni devas eviti fermon. Oni devas daŭrigi kunlaboron inter internaciaj organizoj kaj reformi nunajn problemojn. Mi opinias, ke fermo donos al neniu flanko bonaĵon. La krizo sciigas nin, ke necesas internacia kunlaboro en la mondo, ne obstaklo."

Karaj aŭskultantoj!Koran dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin