Fila obeemo de Xi Jinping al patrino

(GMT+08:00) 2020-05-10 16:31:20     Redaktoro:Pluveta

En la oficejo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas kelkaj fotoj de li kun familianoj. Unu el la fotoj enkadrigas la varman momenton, kiam li kaj lia patrino promenas mano en mano, emociante multajn homojn.

Xi ankoraŭ bone memoras, ke kiam li estis en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj, la patrino instruis lin servi al sia lando fidele. La patrino portis lin sur la dorso al la Librejo Xinhua por aĉeti komikson pri Yue Fei, kaj poste ŝi rakontis al li "lojalecon al la patrujo" kaj heroaĵojn de Yue Fei

De tiam, la vortoj "lojaleco al la patrujo" estis plantitaj en la koro de Xi kiel semo. Li ĉiam firme konservas tiujn vortojn en la memoro kaj prenas ilin kiel la celon de sia serĉado.

Multaj homoj scias, ke la patro de Xi estis revoluciulo de la pli maljuna generacio, sed malmultaj scias, ke ankaŭ lia patrino Qi Xin iam estis batalanto dum la Milito de Rezisto kontraŭ Japanio.

Qi aliĝis al la revolucio en la aĝo de 13 jaroj kaj membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en la aĝo de 17 jaroj. Poste ŝi batalis en diversaj partoj de la lando dum jardekoj, kaj restis fidela al la partio. La malfacila kaj substanca studo kaj vivo en la Universitato de la Ĉina Popola Kontraŭ-Japana Milito kaj Politiko nutris ŝian revolucian optimismon, plifortigis ŝian revolucian volon kaj starigis ŝian komunistan vidpunkton pri la vivo.

La patrino ĉiam agis kiel ekzemplo kaj afekciis kaj edukis siajn infanojn per bonegaj familiaj tradicioj. Ankaŭ Xi, profunde influita de familiaj tradicioj, firme sekvas la stilon de simpla vivo kaj penema laboro.

Qi ne nur bone prizorgis siajn infanojn en la hejmo, sed ankaŭ faris bonan laboron. Kiom ajn peniga estis la laboro, ŝi ĉiam donis la plej grandan gravecon al sia kariero kaj neniam prokrastis la laboron malgraŭ diversaj malafciloj.

La honesta kaj harmonia familia tradicio helpis al Xi fari la unuan paŝon de la vivo kaj metis firman bazon de la valorkoncepto. Honesteco kaj pureco estas nepalpebla forto kaj la plej bona donaco al familianoj. La patrino ĉiam ĝustatempe instigis kaj konsilis al Xi fari ĉiun paŝon.

De multaj jaroj Xi ĉiam firme konservas la admonojn de sia partino en la memoro kaj restas fidela al sia komenca aspiro malgraŭ la ŝanĝiĝo de sia ofico.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin