Usonaj politikistoj intence misklarigis "spiriton de Movado de la 4-a de Majo de 1919" kun malica celo

(GMT+08:00) 2020-05-10 16:36:32     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe Matthew Pottinger donis prelegon en Centro Miller de la Universitato Virginia. En la prelego li misprezentis "la spiriton de Movado de la 4-a de Majo de 1919" kiel "civiulismon" kontraŭ aŭtoritato kaj per tio atakis la vojon de ĉina disvolvo. Tamen la malica celo de Pottinger ne povas trompi bonkorajn ĉinojn. Pensinte pri liaj sintenoj kaj agoj rilataj al Ĉinio post la eksplodo de la kornvirusa malsano oni tuj komprenas lian malican celon.

Li opiniis, ke prelego en la ĉina lingvo povas montri lian konon pri Ĉinio, sed la prelega enhavo malkovris lian senscion pri la ĉinaj historio, stato kaj popolo kaj lian malbonan aspekton kaj malican celon. La meĉo de la Movado de la 4-a de Majo 1919 estas nepublika negoco de fremdlandaj potencoj pere de ĉina intereso post la Unua Monda Milito, pro tio la ĉina popolo kun junaj studentoj kiel reprezentantoj marŝis en stratoj kaj alvokis reprosperiĝon.

Kiel resumis ĉina plej alta gvidanto la movado estas ĝisfunda granda patriota revolucia movado kontraŭ imperiisto kaj kontraŭ feŭdismo. En la moderna ĉina historio la spirito de la movado, kiu enhavas patriotismon, progreson, demokration kaj sciencon, kuraĝigis ĉinajn junulojn de generacio al generacio kontinue strebi al landa disvolvo. Evidente la spirito absolute ne estas "civiulismo" tiel nomata de Pottinger. Ĝia kerno estas patriotismo.

Alfrontante la kronvirusan epidemion la ĉina popolo unuiĝis, venkis malfacilaĵojn kaj gajnis gravan strategian frukton de la batalo kontraŭ la epidemio. El la pli ol 42 mil kurancistoj kaj flegistoj, kiuj iris al Wuhan por helpi lokajn kolegojn, pli ol 12 mil naskiĝis post la jaro 1990. Ĉinaj junuloj kun patriotismo ĝuste estas heredantoj de "la spirito de la Movado de la 4-a de Majo 1919."

Kial Pottinger cerbumis misklarigi la movadon? Kial li ne donis energion por elpensi la kialon de la usona malordo en batalo kontraŭ la epidemio? Kiam aperis paciento nul en Usono? Kiel Usono malŝparis la pli ol du monatojn en frua periodo de la epidemio? Kie troviĝas iliaj tiel nomataj scienco kaj demokratio? Kiu trompis la usonajn popolamasojn?...

Ĉio celas ĝeneralan elektadon, ĉio celas privatajn interesojn, kaj sciencaj voĉoj estis eliminitaj. Tio estas la fonto de ĉiu malordo de Usono en la epidemio.

Eksplodis la Movado de la 4-a de Majo antaŭ 101 jaroj, tiam la ĉina popolo absolute ne akceptis kompromiton de la suvereneco kaj humiligon de la nacio. Kaj estas vane ke kun la penso de malvarma milito Pottinger kaj samuloj provis humiligi Ĉinion per diversaj premoj. Ili celas nur proksimiĝi al pli granda povo kaj gajni pli da privataj interesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin