Aperis la projekto de la futbala stadiono por la Azia Pokalo de 2023

(GMT+08:00) 2020-05-11 10:43:26     Redaktoro:邱杰明

Aperis la projekto de la futbala stadiono por la Azia Pokalo de 2023. La stadiono, kiu povas enteni ĉ. 45 000 personojn, situas en la urbo Kunshan.

La 28an de decembro 2019 la Azia Futbala Konfederacio publikigis la liston de urboj, kiuj aranĝos futbalan konkurson de la Azia Pokalo de 2023, kaj Suzhou fariĝis unu inter dek tiaj urboj. La konkursa zono de Suzhou instaliĝis en Kunshan.

Laŭ la projekto oni konstruos en Kunshan futbalan stadionon, kiu povas enteni 45 000 spektantojn. Nun alvenis al ni la projekto pri la speciala futbalstadiono. Oni planis, ke la ĉef-vorko estos elkonstruita en junio de 2022, kaj en decembro de tiu jaro la tuta konstruaĵo, post kontrolo, estos metita en uzadon.

La stadiono areas 200 000 kvadratajn metrojn, kaj la konstrua areo estas 134 900 kvadrataj metroj. La konstruaĵo 49,5 metrojn alta havas ses etaĝojn: kvin sur la tero kaj unu sub la tero.

La formo de la futbala stadiono estas "faldebla ventumilo"- la simbolo de la kulturo sude de Janzi-rivero en Ĉinio. La fasado subtenita de forta truso estas kiel leĝera kaj moderna"kovro de ventumilo", la strukturo konsistas samkiel el "ripoj de ventumilo", kaj la tuto aspektas, kvazaŭ faldebla ventumilo lante malvolviĝus.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin