Ĉina ĉefministro urĝas krei famajn markojn por akceli nacian disvolviĝon

(GMT+08:00) 2020-05-11 11:28:05     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe urĝis krei pli multajn famajn markojn por pli bone kontentigi la postulojn de altgradigo de konsumado kaj nacia disvolviĝo de Ĉinio.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris tion en mesaĝo al la interreta okazaĵo Ĉina Mark-Tago 2020. Li diris, ke akceli kreskon de markoj kaj konstante altigi kvaliton kaj influon de ĉinaj produktoj kaj servoj estas grava kampo de efektivigo de la strategio pri grandigo de enlanda postulado kaj antaŭenigo de altkvalita disvolvado.

Vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, malfermis la interretan okazaĵon en Pekino.

Li alvokis la efektivigon de la strategio pri disvolviĝo akcelata per novigado, senĉese akceli amasan entreprenadon kaj novigadon, persiste meti kvaliton sur la unuan lokon, profundigi konscion pri markoj inter la tuta socio kaj gvidi kompaniojn konservi la spiriton de profesieco kaj metiisteco, por krei pli multajn famajn kaj altkvalitajn markojn.

La okazaĵo kiel interreta ekspozicio de ĉinaj markoj kaj interreta internacia forumo kun partopreno de pli ol 1 300 kompanioj estis organizita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la ĉefa ekonomia planisto de Ĉinio, kaj ministerioj inkluzive de komerco, agrikulturo kaj kamparaj aferoj, kaj ankaŭ la ŝanhaja municipa registaro.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin