Eksa kroata prezidento: Komunaj danĝeroj kaj defioj devas esti traktataj per komunaj agadoj

(GMT+08:00) 2020-05-11 18:12:37     Redaktoro:邱杰明

Eksa kroata prezidento Stjepan Mesic diris lastatempe en intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke la ĉina popolo devas esti fiera pri siaj efikaj rimedoj kaj bonaj rezultoj, kaj ke li sincere laŭdas la agadojn de la ĉina gvidantaro kaj eminentaj ĉinaj medicinaj laborantoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidmeio. Li diris, ke efikaj rimedoj meritas esti efektivigataj plu, ĉar la epidemio ankoraŭ ne finiĝis.

Mesic diris, ke en la pasintaj kelkaj monatoj Ĉinio ne nur bremsis la disvastiĝon de la viruso per fortaj rimedoj, sed ankaŭ etendis la manon de helpo al landoj suferantaj de la epidemio, kio plene reflektas la respondecon de Ĉinio kiel granda lando. Li akcentis, ke la plenuma povo de la ĉinaj registaro kaj popolo estas miriga. La agadoj de Ĉinio en respondo al la epidemio estis laŭditaj de la mondo. Faktoj montras, ke la ŝtata rolo tre gravas en la malfacila situacio. La popolo bezonas fortan landon, kiu volas bone protekti ilin.

La klopodoj de Ĉinio estas evidentaj al la tuta mondo, tamen restas voĉoj pridubantaj kaj kritikantaj Ĉinion. Mesic diris: "Mi ne pensas, ke ĉi tiu praktiko ĵeti respondecon sur aliajn utilas al iu ajn. Tio, kion ni alfrontas, estas komunaj danĝeroj kaj defioj de la homaro, kiujn oni povas trakti nur per komunaj agadoj kaj klopodoj. Iuj landoj, por kaŝi siajn malsukcesajn prognozojn pri la evolua tendenco de la epidemio, akuzas aliajn ĉie, sed la vera kialo de la granda nombro da infektoj kaj mortoj en tiuj landoj kuŝas en tio, ke iliaj registaroj delonge mokis Ĉinion anstataŭ preni efikajn rimedojn ĝustatempe."

Mesic diris ankaŭ, "Tutmondiĝo estas neevitebla tendenco. Ĉiu, kiu kredas, ke ni povas teni nin ekster la tendenco de la historio kaj vivi izolite, ne havas kompletan komprenon pri nia epoko. La mondo bezonas disvolviĝon, ne nur disvolviĝon de evoluintaj landoj. Pli ol iam ajn antaŭe ni bezonas solidarecon kaj kunlaboron, kio estas la fundamento de la nova monda ordo laŭ mi."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin