Ĉina nacia karaktero montrita en batalo kontraŭ epidemio estas lerninda por tuta mondo

(GMT+08:00) 2020-05-11 18:13:26     Redaktoro:邱杰明

Gustivo Alejandro Girado, profesoro de la argentina Universitato de Lanús, diris lastatempe en sia artikolo, ke antaŭ nelonge kiam li vizitis Ĉinion, li rimarkis bonan socian atmosferon respekti kaj prizorgi maljunulojn en la lando, kaj ke fronte al la tutmonda krizo de publika sano, ĉinaj maljunuloj estis aparte prizorgitaj.

Girado diris en la artikolo, ke la epidemio maltrankviligas homojn kaj ŝancelas la fundamenton subtenantan funkciadon de la mondo. Sed Ĉinio refoje montris grandan moralan forton fronte al la katastrofo, kio estas spirito tre malfacile trovita en aliaj landoj. La ĉina popolo unuiĝis kuraĝe al unu celo, tio estas preni fortajn limigajn rimedojn por bridi la disvastiĝon de la kronviruso. Tiuj rimedoj estis mensaj ŝarĝoj iagrade por ĉinoj, sed la tuta lando senhezite observis kaj efektivigis ilin. La agado de Ĉinio starigis ekzemplon lernindan por aliaj landoj. Ĉinio ne nur kunlaboris kun aliaj landoj en traktado de la infekta malsano, sed ankaŭ donacis al ili medicinajn provizaĵojn kaj dividis kun ili siajn sciojn kaj spertojn. La epidemio estas ne regiona krizokazaĵo pri publika sano, sed tutmonda krizo.

Girado diris, ke nacia sento kaj fera memdisciplino estas eminentaj karakteroj de multaj orientaj nacioj, precipe la ĉina nacio. Per firma volo kaj obstina spirito, la ĉina popolo alfrontas kaj venkas diversajn malfacilojn de milito ĝis naturaj katastrofo. Li diris, ke eminentaj valoroj de la ĉina nacio estas lernindaj ne nur por orientaj landoj, sed ankaŭ por okcidentaj landoj ege diferencaj kulture kun Ĉinio.

Laŭ Girado, Ĉinio fariĝis lumturo en la batalo kontraŭ la epidemio, montrante direkton al aliaj landoj. Ĝi lumigis esperon de rilatoj inter landoj per sia brilo kaj praktikaj agoj ĝenerale rekonataj de la internacia komunumo. Girado dankis Ĉinion pro la bonaj politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj kun Argentino, kaj diris, ke lia lando ricevis medicinajn provizaĵojn donacitajn kaj fabrikitajn de Ĉinio.

Fine, li esperis, ke popoloj de ĉiuj landoj pli firme antaŭenros kune en la mondo plena je krizoj kaj defioj per pli da saĝo kaj pli grandaj solidareco kaj modesteco. Li aldonis, ke estas tempo por injekti la saĝon de Ĉinio por la monda disvolviĝo, por akceli la kunfandiĝon de la saĝoj de Ĉinio kaj la mondo, puŝi ĉiujn landojn realigi komunan prosperon kaj tiel kune iri al pli brila estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin