Prezidanto Xi inspektas klopodojn por malriĉec-mildigo en Shanxi

(GMT+08:00) 2020-05-12 11:04:45     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde inspektis la ĉinan nordan provincon Shanxi, alvokante pli da klopodoj por mildigi malriĉecon.

Ĉinio konsideras kamparajn malriĉajn regionojn kiel la plej grandajn defiojn por plenumi la taskon konstrui modere prosperan socion en 2020.

De 2013 ĝis 2019, Ĉinio liberigis pli ol 93 milionojn da kamparanoj el malriĉeco per rimedoj kiel pariĝa helpado, akcelo de industrioj kiel prilaborado de produktoj kaj turismo, kaj translokado de tiuj en aridaj kaj foraj montaraj regionoj al pli loĝeblaj lokoj. Ĝis la fino de la pasinta jaro, restis pli ol 5,5 milionoj da homoj vivantaj sub la linio de malriĉeco tra la lando.

Lunde posttagmeze Xi vizitis organikan taglili-bienon en la distrikto Yunzhou de la urbo Datong, kaj vilaĝon en la urbeto Xiping de la urbo por informiĝi pri ĝiaj klopodoj por mildigo de malriĉeco.

La distrikto Yunzhou, parto de la ekstreme malriĉa regiono en la montoj Yanshan kaj Taihang, havas historion de kulturado de taglilioj dum pli ol 600 jaroj. Ĝi estas ankaŭ la kolonindustrio en la distrikto, sed ne ekzistis grandskala plantejo antaŭ 2010.

Dum la pasintaj 10 jaroj, la distrikto dekobligis la areon uzatan por kulturado de taglilioj ĝis ĉirkaŭ 10 000 hektaroj.

Por liberiĝi de malriĉeco, malriĉaj gubernioj en la provinco disvolvis plantadon de pomoj, terpomoj kaj taglilioj en industriojn por garantii stabilajn laborojn kaj enspezojn de kamparanoj. Laŭ oficialuloj, pli ol miliono da homoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Xi poste iris al la Yungang-a Grotaro por informiĝi pri ĝia historio kaj protektado de kulturaj heredaĵoj. En la loko de hostoriaj restaĵoj, Xi kontrolis la konservadon de statuoj kaj murpentraĵoj. Li substrekis la protekton de Yungang-a Grotaro, dirante, ke ili estas la "trezoro de homa civilizo".

Yungang-a Grotaro, konsistanta el 252 kavernoj kaj 51 000 statuoj, estas la Monda Kultura Heredaĵo de Unesko, kiu reprezentas la elstaran atingon de budhisma kavern-arto en Ĉinio en la 5a kaj 6a jarcentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin