Vizaĝe al tutmonda pandemio usonaj politikistoj havas neevideblan respondecon

(GMT+08:00) 2020-05-13 19:35:52     Redaktoro:邱杰明

Usonaj gvidantoj devas respondeci ne nur pri mortoj de usonanoj, sed ankaŭ pri tiuj de alilandaj popolanoj. Lastatempe fama usona erudiciulo Noam Chomsky kritikis intervjuate la usonan registaron. Li diris, ke por kovri krimojn al la usona popolo, usonaj gvidantoj ĉie serĉas propekan kapron.

La viruso ne havas ŝtatanecon, ingnoro kaj malĝusta traktado de iu ajn lando influos ĝeneralan progreson de la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Nun la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 4 milionoj, kaj Usono, la ununura potenco okupas trionon de la nombro.

La gazeto Atlantic Monthly lastatempe publikigis artikolon sub la titolo "Ni vivas en malsukcesa lando", pripensante la profundajn kialojn de la malbona respondo de Usono al la epidemio.

La fabrikado de kalumnio fare de usonaj politikistoj ne haltigis la epidemian situacion de Usono, sed ĝenis la preventadon kaj regadon kaj damaĝis la popolon. Laŭ tiuj politikistoj politikaj profitoj ĉiam superas savadon de la vivo. La epidemio estas ilia prezentado. Parlamentano de la Respublika Partio Tom Cotton kaj aliaj kontraŭĉinaj personoj postulis asigni 43 miliardojn da usonaj dolaroj por limigi "ekspansion de Ĉinio" kaj intencis vendi privatajn produktojn per "epidemia krizo". Tamen la altiĝanta nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano ne estas tiel alloga ol la prezo de akcioj!

Nun la latinamerika regiono jam estas nova uragnookulo de la epidemio. Usono estas eksportanto de la epidemio. En la lastaj tagoj Usono fortigis repatruiigon de tiel nomataj neleĝaj enmigrintoj el Meksiio kaj centr-amerikaj landoj pretekstante preventadon de la nova kronviruso. Inter ili multaj estis infektitaj per la viruso. Tio seriozigis la flagilan preventan sistemon de tiuj lokoj. Membro de usona Ĉambro de Reprezentantoj Norma Torres diris, ke li ege certas, ke Usono eksportas la viruson.

Faktoj montras, ke iuj usonaj politikistoj jam estas obstaklo en la tutmonda preventado de la epidemio. Iliaj agoj vekis indignon kiel de la homoj, tiel de la dioj.

Ĝis nun la tuta mondo restas maltrankvila pri la epidemia situacio en Usono. Oni ne certis, kiom da senkulpaj homoj mortos pro sorĉo de usonaj politikistoj? Sed estas certa, ke la historio fiksos ilian respondecon kaj ili estos submetitaj al puno de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin