Ĉinio firme subtenos karibajn landojn en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-13 19:37:05     Redaktoro:邱杰明

Merkrede en gazetara konferenco proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris, ke Ĉinio firme subtenos plu karibajn landojn en la batalo kontraŭ la epidemio.

En la 12a de majo okazis vicministronivela speciala kunveno de Ĉinio kaj, karibaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, pri traktado de la epidemio. Ĉeestantoj el Ĉinio kaj 9 karibaj landoj profunde interŝanĝis opiniojn pri kronvirusa epidemio kaj preventaj rimedoj, internacia epidemia situacio kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio kaj kunordigo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Karibio en internaciaj aferoj kaj atingis vastajn konsentojn.

Zhao diris, ke la kunveno estas grava en ŝlosila momento de la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉeestantoj firme oponas politikigon de la viruso, kalumnion kaj etiketadon, firme protektas multflankismon kaj subtenas la MOS ludi gvidan rolon en internacia kunlabora batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin