Francio fariĝis 4a lando plej grave trafita de kronviruso en mondo

(GMT+08:00) 2020-05-13 19:45:19     Redaktoro:邱杰明

Donitaĵoj de la franca Ministerio pri Sano montris, ke la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en Francio kalkuliĝis al 26 991 marde, pli multe ol tiu de 26 920 en Hispanio, kaj la lando registris 348 pliajn mortojn en la lastaj 24 horoj. Ĝi fariĝis la kvara plej grave trafita lando en la mondo laŭ la nombro de mortoj post Usono, Britio kaj Italio.

Samtempe ĉirkaŭ 21 595 estas enhospitaligitaj, inter ili 2 542 estas en ĉambroj de intensa prizorgado, malpli je 170, firmigante la malkreskon raportitan ekde la 8a de aprilo.

Ekde marto, 140 227 infektoj estis konfirmitaj, reprezentante tagan kreskon de 708, dum 57 785 estis resanigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin