Ĉinio kondamnas Akton de Respondecigo pri Nova Kronviruso proponitan de usona senatano

(GMT+08:00) 2020-05-13 19:45:58     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian merkrede kondamnis la Akton de Respondecigo pri la Nova Kronviruso, proponitan de usona senatano Lindsey Graham, kiu rajtigos al usona prezidento Donald Trump "efektivigi sankciojn kontraŭ Ĉinio, se Ĉinio ne povus kunlabori kaj doni plenan klarigon pri la okazaĵoj kaŭzantaj la eksplodon de la kronvirusa epidemio".

Zhao diris, ke la leĝdono preteratentas la faktojn. Tio estas malmorala kaj klopodas kulpigi Ĉinion pri la disvastiĝo de la kronviruso en la lando. Ĉinio ĉiam estis travidebla en sia batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj kunlaboris strikte kun la Monda Organizo pri Sano (MOS). La mondo jam vidis la kontribuon de Ĉinio al bridado de la tutmonda pandemio.

Li ankaŭ klarigis dum la gazetara konferenco, ke ne ekzistas tiel nomataj "bazaroj de sovaĝaj bestoj" en Ĉinio, kaj ke Ĉinio havas iujn bazarojn de vivaj kortobirdoj, bazarojn de agrikulturaj produktoj aŭ marmanĝaĵojn bazarojn, kiuj ne estas malpermesitaj de internacia leĝo.

Zhao rimarkigis, ke ĉi tiuj bazaroj en Ĉinio ne estas bazaroj de sovaĝaj bestoj, kaj Ĉinio jam komencis leĝdoni pri malpermeso de la kontraŭleĝa ĉasado, komerco, transportado aŭ konsumado de sovaĝaj bestoj. Li urĝis la usonan registaron ĉesi ataki Ĉinion kaj anstataŭe fokusiĝi al protekto de la sekureco de siaj propraj civitanoj kaj kontribui pli multe al tutmonda kunlaboro en regado de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin