Ĉinio promesis plifortigi makroregadon por konservi bonajn ekonomiajn fundamentojn

(GMT+08:00) 2020-05-14 12:21:44     Redaktoro:邱杰明

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio merkrede, Ĉinio intensigos sian makroreguligon por teni la ekonomiajn fundamentojn stabilaj.

Laŭ la kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang, la lando uzos kombinaĵon de fiska, mona, soci-asekura kaj laboriga politikoj por certigi la ses prioritatojn kaj la stabilecon en ses kampoj. La kunveno alvokis solidajn klopodojn por certigi la ses prioritatojn, nome dungadon, vivtenon de la popolo, disvolvadon de merkataj entoj, sekurecon de manĝaĵoj kaj energio, stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj ankaŭ glatan funkciadon sur la komunuma nivelo.

La kunveno diris, ke per traktado de la ses prioritatoj, la lando povas pli bone certigi stabilecon en la ses ŝlosilaj kampoj, nome dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkataj atendoj. Ĝi ankaŭ alvokis intensigi klopodojn kaj stimulojn por reformo kaj malfermo kaj instigi al novigado sur la primaraj niveloj por ke pli da ekonomia vigleco estu liberigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin