Xi: Ĉina-sudkorea kunlaboro kontraŭ pandemio estas efika kaj ekzempla

(GMT+08:00) 2020-05-14 12:23:37     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kontraŭ la kronvirusa pandemio estas efika kaj portis utilan sperton al kaj starigis bonan ekzemplon de kunlaboro por la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Xi faris la rimarkojn nokte en telefona konversacio kun sudkorea prezidento Moon Jae-in. Xi rimarkigis, ke per malfacilaj klopodoj, Ĉinio kaj Sud-Koreio ambaŭ efike bridis la epidemion, kaj ke en la komuna batalo kontraŭ la epidemio, la du landoj ĉiam helpis kaj subtenis unu la alian. Li diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio la unuaj starigis kunlaboran mekanismon pri komunaj prevento kaj regado de la epidemio, kaj ili registris neniun kazon importitan unu de la alia.

Xi diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Sud-Koreio por kontinue antaŭenpuŝi duflankan kaj internacian kunlaboron pri la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Li sugestis, ke la du flankoj plifortigu kunlaboron en komunaj prevento kaj regado de epidemio kaj en esploro kaj ekspluato de medikamentoj kaj vakcinoj.

Moon diris, ke li alte aprezas la rimarkindajn rezultojn, kiujn Ĉinio akiris en sia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio sub la forta gvidado de Xi, kaj deziras grandan sukceson al la venontaj Du Sesioj de Ĉinio, grava jara politika okazaĵo. Li aldonis, ke lia lando kaj Ĉinio prenis similajn manierojn kaj rimedojn por batalo kontraŭ la epidmeio, kaj la duflanka kontraŭepidemia kunlaboro estas fruktodona. Sud-Koreio volas daŭrigi siajn komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj ludas aktivan rolon por akceli solidarecon kaj reciprokan fidon en la internacia komunumo kaj venki la kronvirusan pandemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin