Ĉinio konfirmis kunlaboron kun Kanado pri ekspluato de drogoj kaj vakcinoj kontraŭ kronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-14 12:24:15     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke Ĉinio aktive kondukas internacian kunlaboron kun tutmondaj landoj inkluzive de Kanado pri ekspluatado de drogoj kaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en regula gazetara konferenco en Pekino, kiam li estis petita komenti raportojn de mediatoj, ke la Nacia Esplora Konsilio de Kanado diris marde, ke Kanado kunlaboras kun la ĉina biologia kompanio CanSino por pavimi la vojon al estontaj provoj de vakcin-kandidatoj en la lando. La ĉina kompanio sendos peticion pri klinikaj provoj al la kanada Ministerio pri Sano.

Parolante pri la prisana kunlaboro inter Ĉinio kaj Kanado, Zhao diris, ke la du flankoj subtenis kaj helpis unu la alian de post la eksplodo de la pandemio. Li aldonis, "La 32 tunoj da medicinaj provizaĵoj donacitaj de la ĉina registaro estis ekspeditaj al Kanado, kaj ni liveris aktivan helpon kaj oportunon al la kanada flanko en aĉetado de medicinaj provizaĵoj."

Zhao diris, ke viruso respektas neniujn landlimojn kaj estas la komuna defio de la tuta homaro, kaj ke ekspluatado de vakcinoj estas tre grava por la pandemiaj prevento kaj regado, kaj la ŝlosilo al la sukceso en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio aktive kondukas internacian kunlaboron kun tutmondaj landoj, inkluzive de Kanado pri ekspluatado de drogoj kaj vakcinoj, kaj volas labori kun Kanado kaj la internacia komunumo por akceli ekspluatadon kaj produktadon de medicinaj provizaĵoj kontraŭ la epidemio kaj kontribui al protekto de tutmonda publiksana sekureco kaj batalo kontraŭ la pandemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin