Ĉinaj registaraj oficialuloj uzos videoligon kaj varmlineojn por "du sesioj"

(GMT+08:00) 2020-05-14 12:25:22     Redaktoro:邱杰明

Gvidaj oficialuloj de la departementoj de la ĉina kabineto kutime devas ĉeesti kunvenojn dum la jaraj sesioj de nacia leĝdona instanco kaj la politika konsultiĝa instanco kiel ne-voĉdonaj partoprenantoj, sed ĉi-jare, pro regulaj rimedoj por prevento de la kronvirusa malsano, ili estas informitaj pri partopreno en telekonferenco.

Deklaro publikigita post la merkreda kunveno diris, ke registaraj oficialuloj precipe volas aŭskulti la atendojn de merkataj entoj kaj la popolo per videoligo, telefono kaj interreto,.

La Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco, laŭplane malfermos sian jaran sesion en la 22a de majo, dum la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la plej alta politika konsultiĝa organo, okazigos sian jaran sesion ekde la 21a de majo, post prokrasto je pli ol du monatoj pro la epidemio.

La deklaro diris, ke fronte al la situacio "ekstreme malfacila kaj kompleksa" ĉi-jare, estas necese amasigi pli da saĝo kaj forto de naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj por plibonigi la registarajn laborojn. Ĝi alvokis turni la proponojn en politikajn rezultojn por solvi malfacilajn problemojn.

Oficialuloj de koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilio estas ordonitaj aŭskulti ekzamenadon de la raporto pri registara laboro fare de leĝdonantoj per videoligo, noti la opiniojn kaj sugestojn, kaj fari esploron kaj respondon, se la demandoj estas sub iliaj respondecoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin