Reprezentanto de MOS al Ĉinio skribis respondan leteron al lernantoj en Wuhan

(GMT+08:00) 2020-05-14 19:17:47     Redaktoro:邱杰明

La 11an de majo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis manskribitan leteron al mezlernejanoj en la urbo Wuhan per sia oficiala Weibo-konto. La kvarpaĝa ĉinlingva letero estis skribita de d-ro Gauden Galea, la reprezentanto de la MOS en Ĉinio.

La rakonto komenciĝas per letero de lernantoj en la Mezlernejo Xuguang en Wuhan, la epicentro de la kronvirusa epidemio en Ĉinio. Lernantoj sendis leteron al Galea la 5an de majo, alvokante junulojn tra la mondo kunigi manojn por helpi homojn, kiuj bezonas helpon.

Galea skribis en sia respondo, kiu estis afiŝita en la Weibo-konto de la MOS, "Dankon pro via varma letero. Via letero estas simbolo de la espero kaj solidareco, kiujn la mondo urĝe bezonas en sia batalo kontraŭ ĉi tiu tutmonda pandemio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin