Ĉinio oponas proponojn pri statuso de Tajvano kiel observanto

(GMT+08:00) 2020-05-14 19:18:22     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijia diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas la proponojn de iuj landoj, ke la regiono Tajvano partoprenu en la Monda Asembleo pri Sano (MAS) kiel observanto.

Zhao diris, ke la centra registaro de Ĉinio faris konvenajn aranĝojn por ke la regiono Tajvano partoprenu en tutmondaj aferoj pri sano laŭ la premiso de la principo de unu Ĉinio. Li diris, ke la celo de diskuto de iuj landoj pri la proponoj koncernaj al Tajvano estas serioza interveno en la tagordon de la Monda Asembleo pri Sano kaj subfosado de internacia kunlaboro pri batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Li aldonis, ke la internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio, firme oponas ĉi tion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin