OPEL denove malaltigis anticipon pri naft-postulado

(GMT+08:00) 2020-05-14 20:15:58     Redaktoro:邱杰明

La Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) merkrede malaltigis sian anticipon pri tutmonda naft-postulado de ĉi tiu jaro kaj prognozis, ke en ĉi tiu trimestro aperos la plej drasta malkresko, kvankam iuj landoj malstreĉis la blokadajn rimedojn, prenitajn por bremsi la kronvirusan epidemion.

La organizo diris en sia monata raporto, ke ĝi nun antaŭvidas, ke la monda postulado malpliiĝos je 9,07 milionoj da bareloj ĉiutage, aŭ 9,1%, en 2020. Pasintmonate, la OPEL anticipis malpliiĝon de 6,85 milionoj da bareloj ĉiutage.

Naftprezoj kolapsis, ĉar registara blokado limigis vojaĝon kaj ekonomian aktivecon, faligante landojn en recesion. Iuj lokoj en Eŭropo kaj Azio mildigis restriktojn, tamen la maltrankvilo pri novaj virusaj eksplodoj subpremis naftoprezojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin