Xi prezidis kunvenon de gvidantaro pri regula epidemia respondo kaj industriaj kaj provizaj ĉenoj

(GMT+08:00) 2020-05-14 21:08:34     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde prezidis kunvenon de la gvidantaro pri efika efektivigo de regulaj preventaj kaj regadaj rimedoj.

La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ ankaŭ studis rimedojn por akceli stabilecon kaj konkurencivon de industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Xi rimarkigis la kompleksan situacion de la kronvirusa epidemio eksterlande kaj la malfacilan taskon de prevento de enlanda resaltiĝo, kaj postulis senĉesajn klopodojn por antaŭeviti importitajn infektojn kaj enlandajn revigliĝojn per kompleta efektivigo de la preventaj kaj regadaj rimedoj. Li emfazis, "Ni neniam devas permesi al niaj malfacile akiritaj atingoj en epidemia regado fariĝi vanaj. Ni devas certigi la venkon en la batalo kontraŭ ekstrema malriĉeco kaj la finkonstruiĝon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj."

Xi urĝis intensigi bridajn rimedojn en ŝlosilaj regionoj kaj lokoj por antaŭeviti reviviĝon de infektoj, preni laŭcelajn preventajn kaj regadajn rimedojn en la provincoj Heilongjiang kaj Jilin, kie oni raportis grupajn infektojn, kaj intensigi komunumajn klopodojn en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan.

Xi ankaŭ postulis, ke Pekino plifortigu sian epidemian regadon dum la venontaj jaraj sesioj de la nacia leĝdona instanco kaj nacia politika konsultiĝa organo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin