Kazoj de kronvirusa malsano superis 4,4 milionojn tutmonde

(GMT+08:00) 2020-05-15 13:28:26     Redaktoro:邱杰明

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 4,4 milionojn tutmonde, kun pli ol 302 000 mortoj kaj pli ol 1,58 milionoj da resaniĝoj.

La ĉina ĉeftero raportis entute 82 933 kronvirusajn kazojn, el kiuj 1 692 estis importitaj. Ankaŭ 619 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. La nombro de mortoj en Ĉinio kalkuliĝis al 4 644.

Usono okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la nombroj de infektoj kaj mortoj de la krovirusa malsano, per pli ol 1,41 milionoj kaj pli ol 85 000 respektive. Krome, preskaŭ tri milionoj pli da usonanoj petis senlaborulan monhelpon en la semajno finiĝanta la 9an de majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin