Ĉinaj medicinaj fakuloj atingis Alĝerion por helpi batalon kontraŭ viruso

(GMT+08:00) 2020-05-15 13:30:43     Redaktoro:邱杰明

Teamo de ĉinaj medicinaj fakuloj ĵaŭde atingis Alĝeron, la ĉefurbon de Alĝerio, por helpi la nordafrikan landon kontraŭbatali la kronviruson.

Dum sia 15-taga restado en Alĝerio, la ĉinaj fakuloj dividos siajn spertojn pri traktado de la kronvirusa malsano kun siaj alĝeriaj kolegoj.

Parolante pri la ĉinaj medicinaj fakuloj, ĉina ambasadoro al Alĝerio Li Lianhe diris, ke la ĉina medicina teamo konsistas el 20 medicinaj fakuloj, kiuj specialiĝas pri kampoj inkluzive de spirado, intensa prizorgado, infektaj malsanoj, flegado, konstruado kaj administrado de hospitaloj, kaj ĉina tradicia medikamento. Li diris, ke la ĉina medicina misio emfazas la distingiĝajn rilatojn inter Ĉinio kaj Alĝerio.

Mohamed El Hadj, ĝenerala direktoro de la Departemento pri Sano el la alĝeria Ministerio pri Sano, diris, "Ĉinio kaj Alĝerio havas malsamajn manierojn en traktado de kronvirusaj infektoj, kaj ni lernos iliajn spertojn kaj ili lernos niajn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin