Mediato: Registaro de Trump fariĝis obstaklo al monda batalo kontraŭ kronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-15 13:31:31     Redaktoro:邱杰明

Michael H Fuchs, altranga esploristo de la usona pensfabriko Centro pri Usona Progreso, marde publikigis sian artikolon, kritikante la registaron de Trump, ke ĝi faris Usonon granda obstaklo al la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La kronvirusa epidemio estas krizo alfrontata de la homaro. En tia krizokaza momento, ĉiuj landoj de la mondo bezonas fortigi kunlaboron kaj solidariĝi por venki la viruson. Sed la registaro de Trump faris Usonon la plej granda obstaklo al la tutmonda batalo.

La artikolo rimarkigis, ke la Monda Nutraĵa Programo diris, ke krom mortoj pro la viruso mem, la pandemio eble kaŭzos ankaŭ seriozan malsategon, kiu forprenos pli da vivoj. Usono kiel la plej granda evoluinta lando devas helpi al evoluantaj landoj respondi al la epidemio. Sed la registaro de Trump ignoris urĝajn bezonojn de diversaj partoj de la mondo kaj malhelpis agadon de la Grupo 20.

La artikolo diris, ke en la komenco de la epidemio, la Monda Organizo pri Sano urĝis ĉiujn landojn esti pretaj kontraŭ la epidemio. Fronte al tutmonda disvastiĝo de la viruso, la registaro de Trump ne nur rifuzis kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano, sed anoncis haltigi kotizadon al la organizo.

Usono registris plej multajn kronvirusajn kazojn kaj mortojn en la mondo. Sed la registaro de Trump provas forĵeti la respondecon pri la enlanda epidemio ekster la regado, deturni la atenton de la usona popolo kaj fabriki mensogojn por kulpigi Ĉinion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin