Lancet kritikis Trump: redonu rajton al Centro de Malsano-kontrolado

(GMT+08:00) 2020-05-17 19:28:08     Redaktoro:Selena

Sabate monde konata medicina gazeto Lancet publikigis artikolon sub la titolo "Redonu rajton al Centro de Malsano-kontrolado".

La artikolo konigas la nuna situacion de la epidemio en Usono kaj diras, ke la Centro de Malsano-kontrolado estas aŭtoritata institucio pri publika sano de Usono, tamen ĝia rolo estis minimumigita en prevento de la epidemio. La streĉa rilateco inter la profesia institucio kaj la usona registaro estas tute malkovrita.

La artikolo montras, ke la centro havis eraron en komenco de la epidemio, tamen kontinua marĝenigo kaj malfortigo de la centro ne helpos al Usono la preventadon de la epidemio. La centro bezonas fortan gvidanton, kiu povus libere plenumi sian profesian respondecon sen minaco aŭ limigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin