Tri novkronvirusaj vakcinoj estas en duafazaj klinikaj provoj en Pekino

(GMT+08:00) 2020-05-18 15:20:18     Redaktoro:Xiao
Pekina oficialulo pri sano diris dimanĉe, ke tri novkronvirusaj vakcinoj eniris en klinikajn provojn de fazo II en Pekino.

Xu Qiang, estro de la Pekina Municipa Komisiono pri Scienco kaj Teknologio, diris, ke Pekino aranĝis 21 sciencajn kaj teknologiajn projektojn por respondi al la novkronvirusa epidemio. Li diris en regula gazetara konferenco pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio, ke kvin novaj drogoj estis aprobitaj por klinikaj provoj kaj ĉiuj eniris en la klinikajn studojn de fazo II.

Xu diris, ke laŭ la trijara agadplano koncerna al plifortigo de la sistemo pri krizokaza traktado de la publiksana sekureco en la ĉina ĉefurbo, Pekino starigos ligan mekanismon pri prevento, klinika praktiko, scienca esplorado, kuracado kaj krizokaza aprobo de projektoj.

Pekino akcelos esploron kaj ekspluaton de diagnozaj reagantoj, drogoj, vakcinoj kaj medicinaj ekipaĵoj kaj subtenos farmaciajn kaj vakcinajn fabrikantojn altigi sian kapablon por kontentigi la kreskantajn postulojn. Ĝi plibonigos la aranĝon de biosekurecaj laboratorioj de la nivelo 3.

Xu diris, ke Pekino plifortigos la subtenan rolon de novaj teknologioj kiel tiuj de granda datumo, artefarita intelekto, la kvina-generacia komunika reto kaj Interreto de Aĵoj en epidemiaj monitorado kaj analizo kaj virusa spurado, prevento, regado kaj traktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin