Gubei-Shuizhen – tera paradizo por turistoj

(GMT+08:00) 2020-05-18 17:19:50     Redaktoro:Xiao

Lastatempe, kun la konstanta malstreĉiĝo de la epidemia situacio, la bezono de homoj turismi estas ĉiam intensigita. La turismado vigle paŝas antaŭen. En la ferioj de la Unua de Majo, kiuj ĵus forpasis, la turismaj produktaĵoj, profunde sperteblaj kaj altkvalite ĝueblaj, estis favorataj de vasta amaso da turistoj. Jen unu el tiaj turismaj lokoj estas Gubei-Shuizhen, kiu havas fortajn rimedojn kontraŭ la epidemio, kulturajn kaj naturajn riĉaĵojn, kaj altkvalitan servon. Promenado sur la Granda Muro, remado sur akvo, ekskursado en nokto, kultura spertado kaj tiel plu, ĉiuj tiuj vekis vastan atenton en la turisma merkato de la regiono: Pekino, Tianjin kaj Hebei, kaj multe vigligis ĉe-lokan turismadon.

La vidindejo severe sekvas la kontraŭepidemian sistemon: por la eniro ĉiu turisto devas fari rezervadon, aĉeti bileton sub sia propra nomo, akcepti kontrolon per "kodo de saneco", esti ekzamenita je temperaturo kaj ade plu, ĉio tio ebligas "senkontaktan"servadon unuflanke, aliflanke detenas la turistojn de infektiĝo je la nova kronviruso.

La vidindejo Gubei-Shuizhen, surbaze de siaj apartaj turismaj riĉfontoj, senĉese perfektigas la turismajn elementojn kaj faris el la "unutaga ekskurso sur la Granda Muro""la kulturan turismadon de la Granda Muro". Nun la pejzaĝejo fariĝis "tera paradizo", al kiu kolektiĝas natura, historia, kultura elementoj amikaj al libertempado, feriado kaj turismado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin