Usonaj politikistaĉoj manovras diskuttemon pri Tajvano kvazaŭ delirantoj

(GMT+08:00) 2020-05-20 09:17:12     Redaktoro:Selena

La 73a Monda Prisana Konferenco okazas en la 18a kaj la 19a de majo. Ĝuste kiel oni atendis, la tajvanaj aŭtoritatoj ankoraŭfoje estis rifuzita de la konferenco, kaj pro tio entute fiaskis la bruado de iuj usonaj politikistaĉoj por la partopreno de Tajvano en la konferenco. Tio denove pruvas, ke la intenco manovri la diskuttemon pri Tajvano fare de iuj usonaj politikistaĉoj kaj la malico fuŝi la konferencon malplaĉas al la popoloj.

Ekde majo, por elturni sin el la haoso en la preventado kontraŭ la epidemio kaj doni al Ĉinio ĝenojn, iuj usonaj politikistaĉoj penis tamburi por ke Tajvano partoprenu en la Monda Prisana Konferenco. La usona Ŝtata Departemento elmetis serion da tekstoj en Tvitero por subteni Tajvanon partopreni en la konferenco, la prezidantoj de la du ĉambroj adresis al preskaŭ 60 landoj por alvoki subtenon al Tajvano ĉeesti la konferencon, kaj eĉ la du ĉambroj adoptis leĝprojekton, postulante, ke la usona ŝtatsekretario ellaboru taktikon, kiu povus helpi al Tajvano reakiri la observantecon en la Monda Organizo pri Sano. Ankaŭ iuj tajvanaj fortoj dronas en iluzio pri "proksimiĝo al MOS".

Fakte, tiuj usonaj politikistaĉoj ankaŭ konscias, ke, kiel ajn ili faras per defio kontraŭ la principo de unu Ĉinio, ilia sorto reduktiĝos al malsukceso. Ĝuste kiel leĝisto de MOS diris lastatempe, ke la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa reprezentanto de Ĉinio en la Monda Organizo pri Sano, kaj la Monda Organizo pri Sano konkordas kun Unuiĝantaj Nacioj ĉi-rilate.

Tiuj usonaj politikistaĉoj pli frue devus rigardi la danĝeron de la epidemio en sia lando kaj meti sian penson sur la batalon kontraŭ la epidemio. La fakto ankoraŭfoje pruvas, ke la "karto de Tajvano" povus minaci neniun, nek kuntreni la publikopinion de la internacia komunumo. La intenco manovri la diskuttemon pri Tajvano estas neniel ebla. Ho, usonaj politikistaĉoj, vi ne multe zorgu!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin