Ĉina nacia leĝdona instanco komencis sian jaran sesion

(GMT+08:00) 2020-05-22 13:31:06     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina nacia leĝdona instanco komencis sian jaran sesion vendrede matene en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon de la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kiu okazis en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉeestantoj de la kunveno faris silentan omaĝon al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidmeio, kaj al samlandanoj, kiuj mortis pro la infekta malsano.

Dum la sesio la leĝdonantoj diskutos ses raportojn inkluzive de tiu pri registara laboro, kaj ankaŭ la projekton de civila kodo. Ili diskutos ankaŭ la leĝprojekton prezentitan de la Konstanta Komitato de la NPK pri ekzameno de projekto de decido de la NPC pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekto de nacia sekureco.

Post la funebro, ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro nome de la Ŝtata Konsilio al la leĝdona instanco por diskutado.

La ĉefministro diris en la raporto, ke Ĉinio klopodos atingi la disvolvajn celojn gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj ĉi-jare, kvankam ĝi ne fiksas konkretan celon de ekonomia kresko por 2020.

La raporto diris, ke la decido rezigni konkretan celon de ekonomia kresko estis farita, ĉar la lando alfrontos iujn faktorojn, kiuj estas malfacile antaŭvideblaj en la disvolvado pro la granda necerteco rilata al la kronvirusa pandemio kaj la monda ekonomia kaj komerca medio

Ĝi diris, "Ne starigi konkretan celon por ekonomia kresko ebligos al ni ĉiuj fokusiĝi al certigo de stabileco sur la ses frontoj kaj sekureco en la ses kampoj.Ni devas fokusiĝi al konservado de sekureco en la ses kampoj por certigi stabilecon sur la ses frontoj. Per tio, ni povos teni la ekonomian fundamenton stabila. Konservi sekurecon liveros la stabilecon bezonatan por serĉi progreson kaj tiel meti solidan bazon por atingi nian celon konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin